Montanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Montanismo estis apokalipsa konfesio, kiu estis fondita de pastro Montano el Mizio (Mysia) en ĉ. 160. La anoj de la konfesio kredis je proksima mondofino kaj je baldaŭa veno de la regno de Dio. Ĝis alveno de l' Regno de Dio, ili devis vivi en rigora askezo, tial ili manĝis nur sekigitajn manĝaĵojn, daŭre fastis kaj ĵuris je virgeco, kaj admonis al, kaj laŭdis la martirecon.

La montanistoj dismigris en la 2-a — 6-a jarcento el Malgranda Azio dise tra la Romia Imperio. La administra centro kaj la plej sankta loko estis Pepuza, kie oni atendis la alvenon de la „Nova Jerusalemo" , kiel aŭguris la libro de la Fenomenoj(?).

La tiamaj gvidantoj de la frukristanaj eklezioj deklaris la montanismon herezo, ĉar ne plaĉis al ili iliaj ekstazaj deklaroj, la pastriĝo de virinoj, kaj ili suspektis influon de la friga, pagana diino Cibela (Kybele).

La konfesio eltenis preskaŭ 400 jarojn kaj malaperis nur en 550, kiam la soldatoj de la Orient-Romia Imperio ruinigis la sanktejon en Pepuza kun aliaj konstruaĵoj kaj neniigis la keston, kiu konservis la ostojn de la fondinto kaj de liaj du pastrinoj Prisca kaj Maximilla.

La fama frukristana teologo Tertuliano en 207 fariĝis montanisto, sed pli poste fondis sian propran ankoraŭ pli rigoran sekton.