Montaro de Reĝino Maud

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Montoj Reĝino Maud estas granda grupo de montoj, montaroj kaj duarangaj trajtoj de Transantarkta montaro, kuŝanta inter la Glaĉeroj Beardmore kaj Reedy inkludante areon el la centro de la Ross Glacitavolo al la polusa altebenaĵo en Antarkto. La kapitano Roald Amundsen kaj lia ekspedicio al la Suda Poluso ascendis al la Glaĉero Axel Heiberg ĉe la centra parto de tiu grupo en Novembro 1911, kaj ili nomigis tiujn montojn laŭ la norvega reĝino Maud de Kimrio.[1]

Altaĵoj borde de la Glaĉero Beardmore, ĉe la okcidenta pinto de tiuj montoj, estis observitaj plej verŝajne la unuan fojon de la britaj ekspedicioj estritaj de Ernest Shackleton (1907–09) kaj Robert Falcon Scott (1910-13), sed la montoj kiel tuto estis mapitaj de kelkaj usonaj ekspedicioj estritaj de Richard Evelyn Byrd (1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj), kaj de la ekspedicioj United States Antarctic Program (USARP) kaj New Zealand Antarctic Research Program (NZARP) el la 1950-aj al la 1970-aj jaroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Queen Maud Mountains". Geographic Names Information System. United States Geological Survey. [1] Arkivigite je 2020-05-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Marto 2017.