Monument Valley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monument Valley estas valo, kiu situas norde de la limo inter la usonaj federaciaj ŝtatoj Utaho kaj Arizono. Ĝi troviĝas ene de la Nacia Rezervejo de la Navajoj proksime al la urbo Goulding. En la valo troviĝas gigantaj tablomontoj el grejso kies suproj atingas altecon de 300 metroj super la valfundo.