Moritz Klemm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la centra johana placo de la urbo Chemnitz inter 1927 kaj 1930

Moritz KLEMM (n. en 18-a de julio 1859 en Gablenz[1] – m. post 1934) estis germana esperantisto kaj en 1934 jam emerita supera instruisto, kiu vivis kaj laboris en Chemnitz. Kiel pedagogo, li estis specialisto de instruado de infanoj en la unuaj klasoj, por kio li kreis specialajn metodojn kaj aparatojn por legi, skribi kaj kalkuli. En la regiono, okcidenta Saksio, li konatis kiel antaŭbatalanto por plisimpligo de la Germana ortografio. Regule li gvidis Esperanto-kursojn laŭ propra metodo kaj pri Esperanto publikigis gazetajn artikolojn. Aparta iniciato de li estis Monda enketo pere de la regiona gazeto „Chemnitzer Tageblatt“ en 1928,[2] kiu tiam ankoraŭ tute malfermis al internacieca temaro, dum du jarojn pli poste ĝi jam ekinklinis favori la nazian partion.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]