Moskva Helsinka unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moskva Helsinka unio (aŭ Moskva Helsinka grupo, mallonge MHG) estas homrajtprotekta organizaĵo, la plej malnova el la rusiaj. Ĝi estis fondita en 1976 en Moskvo. La Unio strebis realigi decidojn de l'Kunveno por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinko, 1975). Ĉefa kunfondinto kaj organizanto de la grupo estis ukraina fizikisto Jurij Orlov.

La ideo, laŭ kiu la unio estis kreita, estas en tio ke necesas krei specialajn ne ŝtatajn organizaĵojn por kolekti tra diversaj landoj (precipe en Sovetunio) faktojn de rompo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN. Informo pri la faktoj poste devis esti donata al estraroj de landoj kiuj estis partoprenantoj de la decidoj en Helsinko.

Pri kreo de la unio estis anoncite en moskva loĝejo de Andrej Saĥarov en la 12-a de majo 1976.

La unua partoprenantaro de la unio estis Ludmila Aleksejeva, Miĥail Bernŝtam, Jelena Bonner, Aleksandr Ginzburg, Pjotr Grigorenko, Aleksandr Korĉak, Malva Landa, Anatolij Marĉenko, Vitalij Rubin, Anatolij Ŝĉaranskij. Poste al ĝi aliĝis Vladimir Slepak, Jurij Mnjuĥ, Naum Mejman, Tatjana Osipova, Ivan Kovalov, Viktor Nekipelov, Sofja Kallistratova, Jurij Jarim-Agajev, Leonard Ternovskij, Feliks Serebrov.

Post la moskva la similaj unioj estis kreitaj en Ukrainio (Ukrainia Helsinka unio), Litovio, Georgio kaj Armenio (ĉi ĉiuj landoj estis tiam partoj de Sovetunio).

Tuj ekde kreo de la unio ĝiaj membroj estis premitaj de la ŝtato, la celo de la premo estis ke la unio ĉesu funkcii. Malgraŭ la premo la unio funkciis ĝis 1982, kiam ĉesis funkcii. Dum tempo de ĝia funkciado multaj ĝiaj anoj estis arestitaj kaj malliberigitaj aŭ elveturis el Sovetunio.

En 1989, kiam pro ŝanĝo de la ĝenerala politika situacio en la lando la premo ĝenerale malpligrandiĝis, la unio denove ekis funkcii. La membroj estis Larisa Bogoraz, Sergej Kovalov, Vjaĉeslav Baĥmin, Aleksej Smirnov, Lev Timofejev, Boris Zolotuĥin, Jurij Orlov, Ludmila Aleksejeva, Kronid Lubarskij. La estro estis Larisa Bogoraz.

En majo de 1996 la union ekestris reveninta en 1993 el eksterlando Ludmila Aleksejeva. En novembro de 1998 ŝi estis elektita kiel prezidanto de Internacia Helsinka federacio.

Vidu ankaŭ artikolojn

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mhg.ru/ - retpaĝaro de la unio greke http://sch57.msk.ru/TM/111.htm - ekzemplo de samizdata dokumento de la unio greke http://www.mhg.ru/history/13DFED0 - arkivo de dokumentoj de la unio