Mosleh-od-din Sadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝejko Mosleh-od-din Sadio (perse: شیخ مُصلح الدین سَعدی), unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo, naskiĝis en 1184 en Ŝirazo kaj forpasis en 1281 en la sama urbo en Persio/Irano.

Li verkis multe kaj proze kaj poeme. Plej famaj liaj verkoj estas Golestano (La florejo) kaj Bustano (La aromejo aŭ florĝardeno). La unua estas bela mikso el poemo kaj prozo en formo de moralaj rakontoj dividitaj en ok ĉapitrojn, dum la dua tute konsistas el poemoj.Li verkis ankaŭ multaj Gazalojn, kioj estas tre famaj kaj belaj verkaĵoj en Perslingva literaturo.

D-ro Kejhan Sajjadpur regule aperigas majstre faritajn esperantajn tradukojn de la rakontoj de Golestano en Irana Esperantisto.

Eksteraj ligiloj