Mosoni Duna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mosoni Duna [MOŝoni DUna] estas riverbrako debranĉigita de Danubo proksime de la slovaka-hungara-aŭstra lim-triejo.

Ĝia nomo hungare signifas "Danubo de Moson". Ĝi fluas tra la provinco Győr-Moson-Sopron. La urbo Mosonmagyaróvár situas ĉe la supra triono de Mosoni Duna. Tie enfluas an ĝin la rivero Lajta (en Aŭstrio: Leitha).

La dua granda urbo ĉe Mosoni Duna estas Győr, kie kunfluas Mosoni Duna, Rába kaj Rábca. Oriente de Györ la kuniĝintaj riveroj enfluas en Danubon.