Mosqueruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mosqueruela
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44410
Demografio
Loĝantaro 538  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 0° 27′ U (mapo)40.361388888889-0.44888888888889Koordinatoj: 40° 22′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 471 m [+]
Areo 265,032279 km² (2 650 3.2 279 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mosqueruela (Provinco Teruelo)
Mosqueruela (Provinco Teruelo)
DEC
Mosqueruela
Mosqueruela
Situo de Mosqueruela
Mosqueruela (Hispanio)
Mosqueruela (Hispanio)
DEC
Mosqueruela
Mosqueruela
Situo de Mosqueruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mosqueruela [+]
vdr

Mosqueruela [moskeRŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Mosqueruela estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de la loka vorto mosquera [mosKEra] kun signifo de haltejo de vojoj de transmigra brutobredado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ravino de Givert, kie oni trovis prahistoriajn rokpentraĵojn.

Ĝi estas je 100 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie nordoriente laŭ la ŝoseo A-1701 estas Nogueruelas kaj poste Linares de Mora kaj de tie al Mosqueruela. La sama ŝoseo iras al la provinco Kasteljono kaj alia norde al Cantavieja, dum alia sude al Puertomingalvo.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar ĉe la valo de la rivero Linares kaj la loĝloko mem staras je 1471 m super marnivelo, kio faras ĝin unu el plej altaj en la regiono. Ĝi estas lima kun la provinco Kasteljono. Dum ĝi estas je ĉirkaŭ 100 km de la provinca ĉefurbo, je 84 km de Castellón de la Plana kaj je 54 km de Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Sufiĉe pluvas kaj neĝas, dum la abunda vegetaĵaro pliigas la humidecon de la medio.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon La Estrella (La Stelo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la murego.
Preĝejo.

Oni trovis restaĵojn de Kuprepoko, sed pli certe esas tiuj de stabila okupado dum Bronzepoko. Estis pli evidentaj la restaĵoj de iberoj ol tiuj de romianoj.

La loĝloko estis konkerita de kristanoj fare de Alfonso la 2-a ĉirkaŭ la jaro 1181, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. En Mezepoko estis murego kaj kastelo. Pro strategia loko ĉelima, ĝi estis uzita de Jakobo la 1-a kiel elirejo por la konkero de la Regno Valencia. Proksime oni konstruis la kastelon de Mallo aŭ Majo, kiu restis en islama povo ĝis 1234, kiam la lokanoj de Mosqueruela sukcesis kapti ĝin. En 1333, dum la regado de Alfonso la 3-a, Mosqueruela sukcesis ricevi posedrajton de la kastelo kontraŭ la najbara Villafranca del Cid, kiu same pretendis. Dum la Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis areo de reĝlando (ne senjorlando), kadre de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.

Ekde la Mezepoko, Mosqueruela prosperis pere de la brutobredado kaj la komerco de lano. Ekde la 13-a jarcento estis plendoj pro la uzado de paŝtejoj kontraŭ la brutobredistoj de Zaragozo. Tiuj konfliktoj oftis dum la 14-a jarcento, ĉefe kontraŭ Castellón kaj Villarreal, kaj pluis ĝis 1390 per arbitrado de Villahermosa, kiu regulis la etendan brutobredadon de la regiono. Fine de la 14-a jarcento, kiam okazis la Milito de la du Petroj inter Aragono kaj Kastilio, Mosqueruela rezistis kaj ekde tiam ĝi ricevis privilegiojn kaj la Komunumo de Teruelo eknomiĝis Comunidad de Teruel y Villa de Mosqueruela, kaj Mosqueruela iĝis ĉefurbo de 65 dependaj domaroj, formis parton de la reto de doganejoj ktp.

La militoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj okazigis negativajn konsekvencojn en Mosqueruela. Dum la karlismaj militoj, la urbo estis okupita de karlistoj kaj fakte en julio 1837, la urbo estis vizitita de Carlos María Isidro de Borbón, estre de la Reĝa Ekspedicio kiu celis atakon al Madrido. Dum la Hispana Enlanda Milito okazis batalo en majo 1938, post kio venkis la frankistaj trupoj. Poste pluis agado de kontraŭfrankismaj gerilanoj ĉefe en 1947. Reprezalioj celis ĉefe kampardomanojn. Ankoraŭ en la 7a de marto 1949 en Mosqueruela okazis bataleto inter policanoj kaj grupo de gerilanoj. La definitiva decido fare de la gerilanoj por abandoni la lukton kaj ekziliĝi en Francion okazis en 1951.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Mosqueruela oni malaltiĝis el pli ol 2700 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 500 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas arkeologiaj kuŝejoj kun prahistoriaj rokpentraĵoj, la preĝejo kun sonorilturo de oklatera pintetaĝaro, gotika pordego kaj unuŝtona baptujo, ermitejo, restaĵoj de la murego, sep pordegoj de la iama murego, blazondomaj palacoj, subĉielaj skulptaĵoj, popola arkitekturo, naturaj lokoj kun kalkoŝtonaj formacioj (ĉefe ĉe la rivero Monleón) ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La historia susurrada: el maquis en la Sierra de Gúdar. Pedro Rújula López.». Arkivita el originalo la 27an de novembro 2014. Konsultita la 14an de novembro 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]