Mtacminda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Davido kaj kaj la Maŭzoleo Mtacminda

Mtacminda estas maŭzoleo por verkistoj kaj publikaj elstaruloj (kartvele მთაწმინდის მწერალთა და საზოგადო მოღვაწეთა პანთეონი). Ĝi estas tombejo en Tbiliso, Kartvelio, kie estas entombigataj kelkaj el la plej gravaj verkistoj, artistoj, akademianoj, kaj la naciaj herooj de Kartvelio. Ĝi troviĝas en la tombejo ĉirkau la preĝejo Sankta Davido "Mamadaviti" en la flanko de la monto Mtacminda (kartvele მთაწმინდა, tio estas, la Sankta Monto) kaj oficiale starigita en 1929.

La unuaj entombigataj elstaruloj en tiu ĉi loko estis la rusa verkisto Aleksandro Gribojedov (1795-1829) kaj lia edzino el Kartvelio Nino Ĉavĉavadze (1812-1857). La Maŭzoleo estis oficiale inaŭgurita en 1929 okaze de la 100-jariĝo de la forpaso de Gribojedov en Irano. Ekde tiam, la elstaraj kartveloj estis entombigataj tie. La maŭzoleo estas administrata de la urbodomo de Tbiliso kaj ĝi estas unu el la turismaj allogaĵoj de la urbo.