Muŝoamanito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Muŝoamanito
Muŝoamanito (Amanita muscaria var. formosa)
Muŝoamanito (Amanita muscaria var. formosa)
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Amanitaceae
Genro: Amanito Amanita
Specio: Muŝoamanito
Amanita muscaria
subspecioj
  • variaĵo muscaria
  • variaĵo regalis
  • variaĵo aureolia
  • variaĵo formosa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La muŝoamanito, aŭ muskario[1] [2], aŭ pli longe muŝmortiga amanito (Amanita muscaria) estas fungo el la genro de amanitoj (Amanita). Malgraŭ sia renomo, la fungo ne estas tre venena, sed tamen ne sendanĝera.

La ruĝa muŝoamanito en Mezeŭropo videblas de junio ĝis la vintro, plejparte inter julio kaj oktobro. Ĝi havas plurajn rekonitajn variaĵojn. Parolante pri "muŝoamanito", oni plej ofte celas la variaĵon Amanita muscaria var. muscaria.

Amanita muscaria var. aureola havas tre malmultajn aŭ eĉ neniujn blankajn flokojn. Amanita muscaria var. formosa havas oranĝkolore flavan ĉapon kaj tre malmultajn flavecajn flokojn. Ambaŭ variaĵoj, se manĝitaj, kaŭzas la samajn efikojn de veneniĝo kiel la tipa muŝoamanito.

La bruna "reĝa muŝoamanito" (Amanita regalis) de iuj biologoj ne konsideratas propra specio de fungo, sed variaĵo de muŝoamanito; ĝi ekstere tre similas al la bruneca "pantera amanito" (Amanita pantherina).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E-P Vortaro de Tadeusz J. Michalski, 1991
  2. APEV de Kazimierz Strzelecki, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]