Musoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Musoma estas urbo en la nord-okcidento de Tanzanio, ĉefurbo de la regiono Mara. Ĝiaj koordinatoj estas 1° 29′ 40″ S 33° 48′ 8″ O / 1.49444 °S, 33.80222 °O / -1.49444; 33.80222 (mapo). Ĝi situas ĉe la suda flanko de fjordeto de Viktoria Lago kaj havas 103.497 loĝantojn (2005-01-01).

Norde de la urbo eta duoninsulo etendiĝas en la lagon; de ĝi devenas la nomo de la urbo (svahile: duoninsulo). Apud la urbo en la lagon fluas rivero Mara.

Musoma posedas praman havenon (precipe por atingi urbeton Kinesi aliflanke de la fjordo) kaj flughavenon, sed la trafiko ne estas granda. Fervoja ligo ne ekzistas, sed regulaj busoj al Mwanza, Arusha kaj Kenjo. Kvankam proksimas nacia parko Serengeti, turismo ne viglas.