Silenta litero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muta litero)

Silenta literomuta litero estas litero, kiu - en aparta vorto en alfabeta skribo - ne respondas al ajna sono en la prononco de la vorto.

Silentaj literoj kreas problemojn por kaj denaskaj kaj ne-denaskaj parolantoj de lingvo, kiel ili plimalfaciligas konjekti la literumon de parolita vorto aŭ la prononcon de skriba vorto.

Lastatempe evoluigitaj alfabetoj por antaŭe neskribitaj lingvoj estas tial tipe desegnitaj por ne havi silentajn literojn. Planlingvoj kiel Interlingvao kaj Esperanto celas komplete fonologian skribon kaj evitas silentajn literojn, dum aparte en la angla kaj la franca ili abundas, kio estas el la bonkonataj malfacilaĵoj de literumado en tiuj lingvoj.

Speciala kazo de silentaj literoj estas la duobligitaj literoj. Ili oftas en multaj lingvoj (ekzemple la germana, la angla).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto preskaŭ silentaj literoj aperas sole en formo de duoblaj literoj, ekzemple:

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la hispana[redakti | redakti fonton]

  • La litero h estas tute muta kaj restas en la literumado pro etimiologiaj kialoj, ekzemple ĉe "hola" [Ola] tute same kiel "ola" [Ola].
  • La litero u inter la literoj g kaj ei, ekzemple ĉe "gueto" [gEto] aŭ "guisante" [gisAnte].