Muzeo de Ĉitral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Ĉitral
Muzeo
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.
Ekstera vido de la muzeo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
Distriktodistrikto Ĉitral
Koordinatoj35° 50′ 52″ N, 71° 47′ 10″ O (mapo)35.84789903056271.786055791022Koordinatoj: 35° 50′ 52″ N, 71° 47′ 10″ O (mapo)

Estiĝo2010

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo de Ĉitral (Ĥajber-Paŝtulando)
Muzeo de Ĉitral (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Muzeo de Ĉitral
Muzeo de Ĉitral
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Muzeo de Ĉitral (Pakistano)
Muzeo de Ĉitral (Pakistano)
DEC
Muzeo de Ĉitral
Muzeo de Ĉitral
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Ĉitral

Vikimedia Komunejo:  Chitral Museum [+]
Retpaĝaro: kparchaeology.gkp.pk/chitral_museum.php
vdr

La Muzeo de Ĉitral estas muzeo kiu troviĝas en distrikto Ĉitral de provinco Ĥajber-Paŝtulando, en Pakistano. Ĝi estis starigita la 8-an julio de 2010.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ĉitrala regiono — konata pro sia riĉa kultura heredaĵo kaj pitoreskaj panoramoj — gastigas profundajn krutojn, montojn, riverojn kaj verdan valon, kaj estas la plej izolata regiono de Ĥajber-Paŝtulando. La celo de la Muzeo de Ĉitral ekde sia estiĝo estas la konservado kaj la protektado de la riĉa kultura heredaĵo de Ĉitral. La muzeo enhavas du galeriojn: pri etnologio, kaj pri arĥeologio kaj Kalaŝoj.[1]

Etnologia galerio[redakti | redakti fonton]

La etnologia galerio rakontas la kulturon kaj vivmanieron en la Ĉitrala valo. La galerio inkluzivas brodaĵojn, juvelojn, armilojn, ceramikon, muzikajn instrumentojn, ilojn por ĉasadi, meblojn kaj familiajn objektojn.[3] Inter la brodaĵoj oni trovas ĉemizojn el la regionoj de Kohistan, Svat kaj Nuristan, inan monujon, talimantelojn, ĉapojn, tablomatojn, kusenkovrilojn ktp. La juveloj de la galerio prezentas la kulturajn tendencojn, enhavante kuprajn kaj arĝentajn braceletojn, pendaĵojn, orelringojn, fingrajn ringojn, kolĉenojn, braceletojn, amuletojn, kaj aliajn ornamaĵojn. La Muzeo havas varion de armiloj inkluzive de ujoj por pulvo, pistoloj, pafiloj, kanonoj, ponardoj kaj glavoj. Ĉi tiuj objektoj eksplikas la tradicion kaj kulturon de la Ĉitrala valo dum la 19-a kaj la komenco de la 21-a jarcentoj. La muzeo eĉ gastigas riĉan kolekton de tradicia ceramiko, kun ankaŭ kuirkruĉoj el ligno kaj ŝtono, tekruĉoj, akvokruĉo, bovloj, kuleroj, pletoj, ktp.[1][4]

Arĥeologia kaj Kalaŝa galerio[redakti | redakti fonton]

La galerio pri arĥeologio kaj la kalaŝa kulturo gastigas kulturajn materialojn kaj arĥeologiajn antikvaĵojn el la Kalaŝa valo. Ĝi montras arĥitekturajn elementojn, familiajn objektojn, kapvestaĵojn, robojn, juvelojn, portretojn pri Kalaŝaj diinoj kaj aliajn memorfestajn figurojn el ligno. La arĥeologiaj vidindaĵoj ĉe la muzeo konsistas plejparte de antikvaĵoj el Gandaraj tomboj, inkluzive de ceramiko, duon-valoraj ŝtonaj bidoj, lancokapoj, sag-pintoj, braceletoj, fingraj ringoj, pendaĵoj kaj aliaj juvelaĵoj. Ĉi tiuj artefaktoj estas eltrovitaj dum la elfosadoj gviditaj fare de la Administrejo pri Arkeologio kaj Muzeoj de la registaro de Ĥajber-Paŝtulando ĉe la situoj de Sangur kaj Parvak.[1][5]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Muzeo de Ĉitral, Ĉitral (angle). www.kparchaeology.com. Arkivita el la originalo je 2018-09-03. Alirita 29-a de novembro 2017.
  2. Chitral Museum Of Archaeology & Ethnology (angle). www.lonelyplanet.com. Alirita 29-a de novembro 2017.
  3. Chitral Museum (angle). www.pakistantoursguide.com. Alirita 29-a de novembro 2017.
  4. Chitral Museum (angle). tourism.kp.gov.pk. Arkivita el la originalo je 1-a de decembro 2017. Alirita 29-a de novembro 2017.
  5. Chitral Museum Of Archaeology and Ethnology (angle). www.expedia.com.au. Alirita 29-a de novembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]