Muzeo de Geisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksa unuainstanca tribunalo, kie nuntempe troviĝas la muzeo regionhistoria.

La Muzeo de Geisa (germane: Heimatmuseum mit Abteilung Grenzmuseum) troviĝas en Geisa, Schloßplatz nr 5.

Priskribo

La regionhistoria muzeo havas ĉefe regionan karakteron kaj troviĝas en la supra etaĝo de la iama unuainstanca tribunalo de la urbo. Ĝi ekzistas ekde 1953, sed estis dum ne malmultaj jaroj fermita pro tio ke ĝi troviĝis ene la landlima zono de GDR kun restrikciita aliro.

Kolektoj

La malnovaj ĝis 1995

Sur 190 kvadratmetroj en ok salonoj prezentatas objektoj el la sekvantaj temoj:

  • elfositaĵoj disde la praa kaj frua historio ĝis la komenciĝanta Moderna epoko
  • dokumentoj, bildoj, objektoj pri la historio de la urbo kaj de ĝia juda komunumo
  • kamparanaj mebloj, dominventaroj, laboriloj
  • metiaj produktoj de tanistoj, lignaĵistoj, ŝufaristoj, linistoj, tukistoj
  • famaj gefiloj de la urbo kaj de la regiono, kiel: Athanasius Kircher, Adelbert Geheeb (botanikisto kaj muska fakulo, 1842-1909), Moritz Goldschmidt (juda instruisto kaj botanikisto, 1863-1916), Paul Geheeb (reformpedagogo, 1870-1960) kaj Eugen Büchsel, (jezuito, misiisto kaj etnologo, 1874-1954)
  • ĉambroj por nedaŭraj, specialaj ekspozicioj en la meza etaĝo

Etendiĝo pri la sekcio Malvarma milito

En 1995 iĝis pligrandiĝo de la elmontrejoj kaj fariĝis la sekcio Landlima muzeo. Sur 100 kvadratmetroj en ses kromaj ĉambroj videblas la sekvantaj aferoj en intima kunteksto kun la iama situo de la urbo ĉe la interngermana landlimo ĝis 1990:

  • evoluo de la urbo en speciala geografia situo kaj pliperfektigo de la fifajne ellaborita landlima sekurigsistemo de 1952-89
  • superrigardo, fotoj kaj modelo de la malkonstruitaj bienoj kaj konstruaĵoj en la landlima zono
  • propaganda materialo de GDR
  • aĵoj de GDR-loĝadmaniero kaj rakontoj de iamaj loĝantoj de ĉe al landlima zono
  • rekonstruo de la buroo de la ĉefo de la landlima sektoro de la orientgermana polico Volkspolizei

La tuta sekcio pri la landlimaĵoj ene de la muzeo kompletiĝis per la liberaeraj partoj de la Memorigloko Point Alpha.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 69

Eksteraj ligiloj

Pri la muzeo sur porturisma retpaĝaro.