Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bad Grund
Koordinatoj 51° 48′ 28″ N, 10° 14′ 33″ O (mapo)51.807810.2425Koordinatoj: 51° 48′ 28″ N, 10° 14′ 33″ O (mapo)
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund (Germanio)
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund (Germanio)
DEC
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund
Situo de Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund
Map
Muzeo pri horloĝoj en Bad Grund
vdr
Bad Grund, muzeo pri horloĝoj kun kafejo

La Horloĝa muzeo en Bad Grund estas la plej granda publike elmontrata privata kolekto de horloĝoj de la mondo; koncerne Germanujon ĝi estas fakte la plej granda kolekto.

Historio kaj objektoj videblaj[redakti | redakti fonton]

La komenco de la muzeo estis en en 1984. Ekde tiam la muzeo evoluis kiel superregione grava centro de dokumentado de la historio de horloĝaj teĥnikajoj, kiu allogas multajn vizitantojn. Sur pli ol 800 kvadratmetroj da ekspozicia spaco pli ol 1600 objektoj montriĝas. Ili dokumentadas la progreson de tempomezurila fabrikado ekde la 15-a jarcento ĝis nuntempe. Samtempe ili ankaŭ rakontas al la vizitantoj vole nevole detalojn pri la epoko, kiam ili estis faritaj. La diversaj specoj de meĥanikaj radoaraj horloĝoj - komence de la plej etaj poŝhorloĝoj ĝis la turhorloĝoj - mirigas ĉiun interesiĝanton. De la bidermajro tra la tuta 19-a jarcento aparte multaj aferoj videblas.

Post 1990 novkonceptis tiun ĉi muzeon la fama paleontologo Ralf Nielbock.

Plusaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la muzeo troviĝas komforta kafejo invitanta al frandado de specialaĵoj post sukcesa rondiro tra la muzeo. Eblas ankaŭ riparigi proprajn antikvaĵojn en la riparejo muzea. Ĝi ne nur prizorgas konstantan kontrolon kaj restaŭron de la objektoj elmontrataj kaj elmontrendaj, sed volonte ofertas siajn specialajn servojn konservadajn al la publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]