Muzeo pri lignoskulptado (Empfertshausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri lignoskulptado
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Empfertshausen
vdr
La muzeo, la unua faklernejo por lignoskulptistoj.
Lignoskulptado gravas ĝis hodiaŭ tiom en Empfertshausen, ke ekzistas faklernejo pri tiu ĉi metio ĝis nun - surfote ŝildo de la nova lernejo.

La Muzeo pri lignoskulptado (germane: Holzschnitzermuseum Alte Schule) troviĝas en Empfertshausen, Hauptstraße nr 31.

Historio[redakti | redakti fonton]

Empfertshausen havas longan tradicion de lignoskulptista metiado. Jam ĉ. la jaro 1780 ĝi estis dokumentita. La nuna vilaĝoblazono ankaŭ citas tiun ĉi metion kun ĉevala motivo. En 1875 oni nombris 50 atelierojn surloke. La domo kiu nuntempe gastigas la muzeon konstruitis de 1886-98. Por subteni la junulojn interesiĝantajn pri lignoskulptado inaŭguritis tie ĉi la unua turingia faklernejo. En du klasĉambroj teretaĝe instruis Reinhold Giese la estontajn skulptistojn en la fakoj de modlado, desegno, praktika skulptado, plastika formigo. Lia loĝejo troviĝis supre.

La kontinua faka trejnado kaj la majstriĝo baldaŭ evidentiĝis fruktodona. La granda postulo pri bonaj lignoskulptaĵoj necesigis pligrandigon. Sekve oni konstruis novan lernejon je la rando de la vilaĝo malfermitan en la 1937-a jaro. La salonoj de la nuna muzeo uzitis ĝis 1992 kiel bazlernejo. Por savi la historian valoron de la domo oni kreis turisman renkontiĝlokon per subvencioj el Bruselo kaj de la komunumo mem. Tamen la originala trabfaka fasado estas krudstuke kovrita ĝis nun.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Aparta atrakciilo estas la daŭra ekspozicio pri lignoskulptada evoluo en la regiono. Ĝi informas kulturhistorie kaj montras belegajn objektojn el la diversaj etapoj de lignoskulpta tradicio. Nedaŭraj elmontradoj, ĉefe de verkoj de ligno-artistoj, regule kompletigas la tuton.

En 2000 fonditis la societo Rhöner Holzbildhauer e.V. kies sidejo estas ankaŭ tie ĉi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 2, 2010, ISBN 978-3-7954-2252-3, p. 72

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri la muzeo sur porturisma retpaĝaro. Arkivigite je 2014-10-26 per la retarkivo Wayback Machine