Muzeo pri pipoj kaj urba historio (Ruhla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri pipoj kaj urba historio
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Ruhla
vdr
La muzeo (ekstero).

La Muzeoj pri pipoj kaj urba historio (germane Ruhlaer Tabakpfeifenmuseum und Museum für Stadtgeschichte) troviĝas en Ruhla, Obere Lindenstraße nr 29/31.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo gastas en unu el la plej malnovaj burĝaj domoj de Ruhla, kies konstrudato estis je la komenco de la 17-a jarcento. Ĝi estas tipe turingia-frankonia trabfakaĵo kun hesia influo. En la jaro 1906-a oni fondis en la ĉambroj de la supra etaĝo la muzeon. De 1984-89 kaj de 1992-94 la konstruaĵo komplete restaŭritis kaj la muzeo nove aranĝitis. La aĉeton de la ege ampleksa kolekto de pipoj de la lasta sepiolitoskulptisto Franz Thiel (1906-80) ebligis la pligrandigon de la kolekto je la pipo-metio. Sekve ekde 2003 la muzeo havas prave duoblan nomon.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La vizitanton atendas speciala kolekto de pipoj el la flora tempo de la komerco per pipoj en Ruhla. Ofte unikaj ekzempleroj el ligno, argilo, sepiolito kaj porcelano atestas la altan fakan kvaliton i.a. de tornistoj, lignoskulptistoj, skulptistoj, porcenalaĵpentristoj, tranĉilforĝistoj surloke.

Krome prezentatas la metia kaj industria evoluo de Ruhla ekde la frua Mezepoko ĝis la 20-a jarcento, la eturba kulturo, la viv- kaj laborkondiĉoj de la urbanoj, la urbohistorio kaj kelkaj biografioj de interesaj enloĝantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]