Muzikeldonejo
El Vikipedio
(Alidirektita el Muzika eldonejo)
Muzikeldonejo estas firmao kiu eldonas gramofondiskojn kaj KD-ojn kaj famigas muzikgrupojn. Ĝia rolo konsistas el eldoni kaj distribui muzikajn albumojn. Cetere, ĝi ofte estas la registrita marko de tiu firmao.
Kvar ĉefaj eldonejoj (major en la angla) estras la mondan merkaton je 77% (en 2004). Temas pri la transnaciaj firmaoj Universal, Sony BMG, EMI kaj Warner. Kvantoj da sendependaj eldonejoj (kaj nuntempe eĉ retaj muzikeldonejoj) partaĝiĝas la ceteron. Artisto ankaŭ povas memfinanci sin.
