AKB48
| AKB48 | |
|---|---|
| AKB48 en la jaro 2010 | |
| Fondo | 2005 |
| Ĝenro | J-pop |
| Oficiala retejo | www.akb48.co.jp/ |
| Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
AKB48 estas japana knabina muzikgrupo formita en la jaro 2005 en Akihabara, Tokio.
La baza koncepto estas muzikgrupo de idoloj, kiujn la fanoj povas ĉiutage renkonti. La grupo estas ties dividata je kvar diversaj grupetoj, kiuj prezentas sin suscene preskaŭ ĉiutage en propra teatro en Tokia urboparto Akihabara. La nomo de la bando estas mallongigo por Akihabara same la originale celita membronombro de 48 kantistinoj.
La membroj de la bando elektis en julio de 2005 Yasushi Akimoto el 7.924 kandidatoj, fine elektinte 24 junulinojn por AKB48. La grupo debutis la 8-an de decembro 2005, kun nur 20 junulinoj. Tiu grupo formis pli poste la teamon A. En kunlaboro kun la japana telefona entrepreno NTT DoCoMo, okazis nova kandidatiga procezo. Kandidatis sin 11.892 junulinoj per MMS, el kiuj 19 estis elektita por la idol-grupo. El ili formiĝis fine 18 junulinoj la teamon K.
Akimoto fondis surbaze de tiu koncepto pliajn bandojn kiel SKE48 en Sakae, Nagoya, NMB48 en Namba, Osaka kaj SDN48, kiuj sabate nokte sursceniĝas en la AKB48-teatro.
Enhavo |
Membraro en 2011 [redakti]
La 25-an de junio 2011, la AKB48 konsistis el kvar teamoj: Teamo A, Teamo K kaj Teamo B kun po 16 membroj, same Teamo 4 kun 10 membroj, do, entute 58 membroj. Teamon A gvidas Minami Takahashi, kiu same ĉefas la tutan grupon. Yuki Kashiwagi givdas Teamo B. Sayaka Akimoto estas gvidantino (kapitano) de Teamo K kaj Mina Ōba tiu de Teamo 4. Ĉiu teamo havas propran scenan programon.
Krom tiuj ekzistas ankaŭ la 20 personojn forta Team Kenkyūsei, „Teamo de ekzercigantoj“), en kiu kolektas la spertojn la ontaj membroj.
Diskografio [redakti]
Albumoj [redakti]
- Set List: Greatest Songs 2006–2007 (2008)
- Kamikyokutachi (2010)
- Set List: Greatest Songs Kanzenban (2010)
- Koko ni Ita Koto (2011)
Unuopaĵoj [redakti]
- Sakura no Hanabiratachi (2006)
- Skirt, Hirari (2006)
- Aitakatta (2006)
- Seifuku ga Jama o Suru (2007)
- Keibetsu Shiteita Aijō (2007)
- Bingo! (2007)
- Boku no Taiyō (2007)
- Yūhi o Miteiru ka? (2007)
- Romance, Irane (2008)
- Sakura no Hanabiratachi 2008 (2008)
- Baby! Baby! Baby! (2008)
- Ōgoe Diamond (2008)
- 10nen Zakura (2009)
- Namida Surprise! (2009)
- River (2009)
- Sakura no Shiori (2009)
- Ponytail to Shushu (2009)
- Heavy Rotation (2009)
- Beginner (2009)
- Chance no Junban (2009)
- Sakura no Ki ni Narō (2011)
- Dareka no Tame ni: What Can I Do for Someone? (2011)
- Everyday, Kachūsha (2011)
- Flying Get (2011)
- Kaze wa Fuiteiru (2011) [1]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ AKB48 releases full PV for “Kaze wa fuiteiru”. Tokyohive. Alirita 2011-10-11.