Mátyás Gáll

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁLL Mátyás [ga:l mAtjAŝ] estas rumania hungara memuaristo. Li naskiĝis en Deva la 8-an de januaro 1920.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Gál devenis el bonstata komercista familio. De aŭtuno 1938 ĝis somero 1940 li laboris en Tekstilfabriko de Lugoj, kie li provis organizi strikon kaj tial oni maldungis lin. Post la aligo de Nord-Transilvanio al Hungario, li propagandis kontraŭ la decido de Vieno. En printempo de 1941 oni arestis lin kaj oni kondamnis al trijara prizono. En 1942 oni deportis lin al Transnistrio en kaptitejon de Vapnarka kaj de tie post unu jaro oni transportis lin en prizonon de Râbnița, kaj li mirinde travivis la amasbuĉon de 18-a kaj 19-a de marto 1944. De 1955 li laboris ĉe la rumana presagentejo Agerpress. En 1969 li elmigris en FRGon, kie li vivas en urbo Offenbach.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • A remény rejtett szépségeiröl, Duna, 2008;
  • Mészárlás, 1956;
  • Vízválasztók, 2001.

Fonto[redakti | redakti fonton]