MüGa-Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MüGa-Parko
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
Koordinatoj51° 25′ 42″ N, 6° 52′ 25″ O (mapo)51.42846.87362Koordinatoj: 51° 25′ 42″ N, 6° 52′ 25″ O (mapo)

MüGa-Parko (Nordrejn-Vestfalio)
MüGa-Parko (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
MüGa-Parko
MüGa-Parko
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
MüGa-Parko
Vikimedia Komunejo:  MüGa-Park [+]
vdr

La Mülheim-a Ĝarden-Ekspozicio estis la tria landa ĝarden-ekspozicio de Nordrejn-Vestfalio en la jaro 1992. Hodiaŭ la MüGa-Parko 66 hektarojn granda en la urboparto Broich de Mülheimer estas ĝardenaĵo kaj ripozejo.

La MüGa-Parko etendiĝas rekte ĉe la maldekstra bordo de la rivero Ruhr esence inter la Schlossbrücke (Kastel-Ponto) kaj Stadt-Viadukt (Urbo-Viadukto) de la iama Rejnlanda Fervojo. Sur la kontraŭa flanko situas la urbobiblioteko, la urbodomo kaj la urbevoluiga projekto Ruhrbania.

Mapo de la MüGa-Parko

Por la Landa Ĝarden-Ekspozicio oni transformis neuzitajn industriterenojn, metalrubejojn kaj iamajn fervojinstalaĵojn de la malsupra Ruhrvala Fervojo. De la fervojinstalaĵoj ankoraŭ konserviĝis la ringlokomotivejo kaj la turakvujo de Broich (kun senluma kamero kaj Muzeo pri la Prahistorio de la Filmo). Krome sur la centra areo troviĝas Kastelo Broich, la popola altlernejo Heinrich Thöne, la Urbohalo de Mülheim, la Darlington-Parko, la Kfar-Saba-Ponto trans Berg-Strato (B 223), diversaj temoĝardenoj, la Eŭropo-Kiosko kaj pluraj ludejo.

Krome la planantoj de la Landa Ĝarden-Ekspozicio, pejzaĝarkitektoj Horst Wagenfeld kaj Wolfgang Mueller, kreis ligojn inter la historie gravaj lokoj de Mülheim (Kastelo Styrum, Kastelo Broich kaj Cisterciana Monaĥejo Saarn. La maksimuma amplekso de MüGa-Parko ĝis Saarn estas sep kilometroj. Entute dek kvar pontoj estis konstruataj por la Landa Ĝarden-Ekspozicio.

La eniro en la parkon estas senpaga, nur por apartaj spektakloj aŭ eventoj oni devas pagi kotizon.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]