Naĝib Razak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abdul Halim
Naĝib Razak

reĝo de Malajzio
Oficanta
Funkcio akceptita:
aprilo 2009
Antaŭulo Abdullah Ahmad Badawi

Naskiĝo la 23-an de julio 1953(nun 1953-07-23)
en Kuala Lipis, Pahango (nun subŝtato de Malajzio)
Religio sunaisma islamo
v  d  r
Information icon.svg

Naĝib Razak respektive Naĝib Tun Razak (aŭ en anglalingva latinliterigo Najib Razak, plenforme Haji Mohammad Najib bin Tun Haji Abdul Razak) naskiĝinta la 23-an de julio 1953(nun 1953-07-23) en Kuala Lipis, Pahango, nun subŝtato de Malajzio, do nun 60-aĝa, estas malajzia politikisto. Ekde aprilo 2009 li estas nacia ĉefministro de Malajzio. Religie li estas ano de la sunaisma islamo.

El lia plena nomo, Haĝi estas titolo, Mohammad Naĝib (aŭ pli mallonge Mohd Naĝib) la persona nomo kaj la resto estas patronomo, aldonata por precizigo, sed ne rigardata familia nomo kiel en okcidenteŭropaj lingoj, tial li mallonge en Esperanto nomatas s-ro Naĝib aŭ s-ro Mohammad respektive Mohd Naĝib, ne "s-ro Razak".