Nacia Parko Darieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Darieno
nacia parko [+]

Koordinatoj7° 44′ 10″ N, 77° 32′ 50″ U (mapo)7.73611111-77.54722222Koordinatoj: 7° 44′ 10″ N, 77° 32′ 50″ U (mapo)
Areo5 970 km² (597 000 ha) [+]

Nacia Parko Darieno (Panamo)
Nacia Parko Darieno (Panamo)
DEC
Nacia Parko Darieno
Nacia Parko Darieno
Map
Nacia Parko Darieno

Vikimedia Komunejo:  Darién National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Harpiaglo
Punktopakao
Centramerika krokodilo (Crocodylus acutus)

La Nacia Parko Darieno (en hispana Parque Nacional Darién) estas monda heredaĵo de Unesko en Panamo. Ĝi estas ĉirkaŭ 325 kilometrojn el Panamurbo, kaj estas la plej etenda el ĉiuj naciaj parkoj de Panamo kaj estas unu el plej gravaj mondaj heredaĵoj en Centrameriko.

La Nacia Parko Darieno estas natura ponto inter la du kontinentoj.[1]

En 1972 areo de 700,000 ha (7,000 km²) iĝis parto de la Protektita Arbaro Alto Darién. En 1980 la areo estis deklarita Nacia Parko. En 1983 areo de 859,333 (8,593.33 km²) iĝis biosfera rezervejo de UNESKO.[2][3] La parko kovras 5,790 km².[4]

Ĝi situantas en plej suda Panamo en la provinco Darieno kaj ties sudaj limoj etendas laŭlonge de 90% el la landlimo inter Panamo kaj Kolombio. Ĝi kuŝas inter Serranía del Darién, kiu paralelas ĉe la marbordoj de Kariba Maro 16 km nordoriente, kaj de Pacifika Oceano. Ĝi estas apuda al la Nacia Parko Los Katíos en Kolombio.[2]

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Nacia Parko Darieno havas multajn habitatotipojn, game el rokaj marbordoj al sablaj strandoj kaj mangrovoj. La parko havas ankaŭ etendajn marĉojn kaj grandajn areojn de tropikaj ĝangaloj.[1]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Plej komunaj specioj estas psitakoj, papagoj, kaj tapiroj. Ankaŭ la harpiaglo havas hejmon en tiu nacia parko. Tiu parko enhavas regionajn endemispeciojn kaj kelkaj estas tiom raraj kaj endanĝeritaj ke ili estas en la IUCN Ruĝa Listo. Tiuj specioj estas ekzemple la Punktopakao, Gvatemala hurlosimio, Noktosimio, Nigrakapa aranesimio, Centramerika agutio, Centramerika krokodilo kaj la Kapibaro.[1]

Indiĝenaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Parko Darieno estas unu el malmultaj ekzemploj en la mondo de protektita areo loĝata de homoj. Ĝis nun du indĝenaj triboj loĝas en la parko.[1]

Vizitantoj kutime flugas al El Real, plej proksima urbo al la parko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Darien National Park. UNESCO World Heritage Centre. Alirita 6a de Marto 2013.
  2. 2,0 2,1 World Conservation Monitoring Centre. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2013-10-13.
  3. Oficial retejo de UNESCO
  4. Smithsonian Institution, Centre of Plant Distribution

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]