Nacia Parko Durmitor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Parko Durmitor*
Monda Heredaĵo

Big Black Lake.jpg
Granda Nigra Lago ĉe Durmitor
Lando Flago-de-Montenegro.svg Montenegro
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj vii, viii, x
Fonto 100
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Registra historio
Registrado 1980  (4-a sesio)
Plie 2005
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Nacia Parko Durmitor, el 39.000 hektaroj estas natura protektejo en Montenegro, kiu prenas sian nomon el la monto Durmitor, kun pinto el 2.522 metroj alte. Ĝxi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1980, kun posta aldono en 2005. Verŝajne ĝia nomo venas de la latinidaj lingvoj de Balkanoj, (rumane), kaj signifas "dormanto". Ekzistas aliaj samdevenaj nomoj kiel Visitor kaj Cipitor.

La Nacia Parko Durmitor, kreita en 1952, konsistas el la monto Durmitor, la kanjonoj de la riveroj Tara, Sušica kaj Draga kaj la alta parto de la ebenaĵo Komarnica, kovrante 390 km². El 80 km longa kaj 1.300 m da profundeco, la kanjono de Tara, parto de la nacia parko Durmitor, pro tia grando estas konsiderata la tiaspeca dua geologia formaĵo de la mondo post la Granda Kanjono en Arizono.