Nacia Parko Guaĉara Kavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:02, 25 sep. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Aranesimioj (Ateles belzebuth)
Tapirus pinchaque

La Nacia Parko Guaĉara Kavo (hispane Cueva de los Guácharos), kreita en 1960, estas la plej malnova el la 51 protektitaj areoj de Kolombio. La parko estas situanta en la okcidenta deklivo de la kolombiaj orientaj Andoj (Cordillera Oriental) en la departementoj Ujlao kaj Kaketao. Ĝi kovras areon de 90 km2 koresponda al la karstaj zonoj de la riveroj Magdalena kaj Kaketao.

Tiu parko celas protekti la ekosistemojn de pluvarbaro kaj paramo. Tiu areo estas hejmo de unu el lastaj netuŝitaj arbaroj de kverko en la lando (kun la indiĝenaj kverkospecioj Quercus humboldtii (Bonpl.) kaj la fago Trigonobalanus excelsa (Lozano, 1979)).

Birdoj

Oni registris ĝis 296 birdospecioj en la parko. Ĝi ricevis nomon el la nokta birdospecio Guaĉaro (Steatornis caripensis, ordo Kaprimulgoformaj, familio Steatornitedoj), kiu loĝas en kavoj en la parko.

Referencoj

  • INDERENA, 1984. Colombia. Parques Nacionales. Fondo para la Protección del Medio Ambiente José Celestino Mutis. FEN Colombia. Bogotá. 264 pp.
  • Grzimek, Bernhard, 1979. Tierleben. Enzyklopädie des Tierreiches. Band 4-13 (Fische, Lurche, Kriechtiere, Vögel und Säugetiere). DTV. München. ISBN 3-423-03206-5

Eksteraj ligiloj

  1. Parques Nacionales de Colombia-Parque Nacional Natural Cueva de Los Guácharos oficiala retejo