Nacia Radio de Ĉuvaŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Radio de Ĉuvaŝio
Urbo Ĉeboksaro
Lando Rusio
Slogano «Эфирта — Чӑваш Ен! Эпир пулнă, пур, пулатпăр!» (En la etero - Ĉuvaŝio! Ni estis, estas, estos!)
Frekvencoj FM 105,0 МHz Civilsk
UKO 72,41 МHz Ibresi
«tria butono» de la drata radio (UKO 66,26) Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Alatir, Ŝumerla, Kanaŝ
Tempo de elsendo ĉiutage ekde 6:00 ĝis 22:00 horo
Zono de elsendo Ĉuvaŝio
Lanĉita la 25-an de aprilo 2009
Fondinto Kabineto de ministroj de la Ĉuvaŝa Respubliko
Posedanto Ministerio pri kulturo, nacia rilatoj, informa politiko kaj arkivoj de la Ĉuvaŝa Respubliko
Gvidantoj Oleg Prokopjev
Retejo [1]
Reta elsendo mms://media.cap.ru/ChuvRadio
vdr

Nacia Radio de Ĉuvaŝio estas unua en la Ĉuvaŝio ĉuvaŝia radiostacio, kiu dissendas en la ĉuvaŝa kaj rusa lingvoj en la teritorio de la Ĉuvaŝa Respubliko kaj en la reto Interreto. Ĝi estis kreita fare de Decido de la Kabineto de Ministroj de la Ĉuvaŝa Respubliko la 11-an de decembro 2008 No 372 «Pri kreo de aŭtonoma institucio de la Ĉuvaŝa Respubliko "Nacia Radio de Ĉuvaŝio" de la Ministerio pri kulturo, naciaj rilatoj, informa politiko kaj arkivoj de la Ĉuvaŝa Respubliko</ref>.

Redakcia adreso: 428019, Ĉeboksaro, pr. I. Jakovleva, 13.

Telefonoj:

  • direktoro +7 (8352) 55-02-99, fakso +7 (8352) 55-06-99
  • redaktoroj +7 (8352) 55-04-42, +7 (8352) 55-04-99

Retpoŝto: nradio@mail.ru

Direktoro kaj ĉefredaktoro Tatjana Jevdokimova.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nacia Radio de Ĉuvaŝio komencis sian testan brodkaston en la Tago de la ĉuvaŝa lingvo, la 25-an de aprilo, je 13.00 horo. Por la partoprenantoj de la kunveno, kiu okazis en Ĉeboksaro en la Skvaro Jakovlev antaŭ la Nacia biblioteko de la Ĉuvaŝa Respubliko.

Lanĉo de la Nacia Radio de Ĉuvaŝio okazas en 3 etapoj. La 1-a etapo – aprilo-majo 2009 (novaĵoj kaj muzikaj programoj, porinfancaj programoj). La 2-a etapo – la 1-an de septembro 2009 (novaĵoj kaj programoj por infanoj kaj junularo, literaturaj kaj dramaj programoj). Ekde la 1-a de januaro 2010 estas planata havi centrporcentan elsendadon.

Koncepto de brodkasto[redakti | redakti fonton]

Nacia Radio de Ĉuvaŝio antaŭvidas brodkaston en la sekva laŭlingva proporcio: 60% - la ĉuvaŝa lingvo, 35% – en la rusa kaj 5% – en aliaj lingvoj de la popoloj loĝantaj en Ĉuvaŝio. Teme la programoj estas: 30% estas informaj kaj analitikaj programoj, 30% – klerigaj kaj 20% – literatur-dramaj kaj muzikaj programoj. Inform-analitikaj programoj aperas 5 horoj tage.

Dissendo[redakti | redakti fonton]

Eteraj frekvencoj[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la elsendanta aparataro de la filio FGUP (Federacia Ŝtata Unueca Entrepreno) «Radia kaj televida elsenda centro» la Nacia Radio de Ĉuvaŝio ricevis du staciojn: UKO 71,41 МHz (elsendilo en vilaĝo Ibresi) kaj FM 105,0 МHz (elsendilo en Civilsk). Helpe de tiuj elsendiloj ĉirkaŭ 80% de la teritorio de Ĉuvaŝio havas eblon aŭskulti la radion, krom la urboj Ĉeboksaro kaj Novoĉeboksarsk. Konforme al la rusia federacia leĝo la etera elsendo en la urboj kun loĝantaro pli multa ol 100 mil homoj estas permesata surbaze de licenco. La licenco estas donata rezulte de la rusia federacia konkurso. Tial en 2009 en la urboj Ĉeboksaro kaj Novoĉeboksarsk eblas aŭdi la elsendoj de la Nacia Radio de Ĉuvaŝio nur en la “tria butono” de la drata radio.

Retelsendo[redakti | redakti fonton]

La elsendo de aŭddatumoj okazas pere de la reto helpe de la protokolo Microsoft Media Server ĉe mms://media.cap.ru/ChuvRadio

Programoj[redakti | redakti fonton]

La temoj kaj formato de la programoj estas variaj. Inter ili estas anoncoj de eventoj, kalendaro de memordatoj, kronikoj de la Respubliko, urbaj okazaĵoj, sportaj novaĵoj, raportaĵoj, intervjuoj, komentoj kaj multa alio.

La muzikaj programoj aperas ne malpli ol 3 foje tage : «muzika miksaĵo» (koncerto laŭ mendoj), junulara muzika horo kaj muzikaj eroj en la porinfanaj kaj porjunularaj programoj, en la soci-temaj programoj. Aŭskultantoj povas aŭdi popularan muzikon de diversaj stiloj kiel de ĉuvaŝaj kaj rusaj tiel la eksterlandaj artistoj.

Apartan lokon havas programoj pri sanprotektado, socia politiko, edukproblemoj. Klerigaj programoj estas dividitaj en aĝaj kategorioj: por infanoj, lerejanoj kaj junularo.

Literatur-dramaj elsendoj aperas rete en semajnfinoj. En la samaj programpartoj aperas novaĵoj, literature-dramaj, muzikaj, infanaj kaj junularaj programoj, speciala programo «Jaro de terkultivanto» kaj aliaj

En la Nacia Radio de Ĉuvaŝio oni povas aŭskulti ankaŭ radiospektaklojn de la Ĉuvaŝa ŝtata akademia dramteatro nome al Konstantin Ivanov kaj la Ĉuvaŝa ŝtata teatro de juna spektanto nome al Sespel Miŝŝi.

Ĉiu respublika distrikto kaj urbo de Ĉuvaŝio havas sian tagon de brodkasto. En radioetero ankaŭ estas prezentitaj specialaj radiocikloj kaj rubrikoj pri la vivo de ĉuvaŝa diasporo en rusiaj regionoj kaj eksterlande.

Listo de elsendoj:

  • Хыпарсем; (Novaĵoj_ĉuvaŝlingve)
  • Новости; (Novaĵoj_ruslingve)
  • Республика сасси; (Voĉo de la Respubliko_ĉuvaŝlingve)
  • Ирхи концерт; (Matena concerto_ĉuvaŝlingve)
  • Открытый разговор; (Sincera interparolo_ruslingve)
  • Ялтан яла; (De vilaĝo al vilaĝo_ĉuvaŝlingve)
  • Территория правды; (Teritorio de la vero_ruslingve)
  • Лето детям; (Somero por infanoj_ruslingve)
  • Вăрçă ахрăмĕ; (Militaj reeĥoj_ĉuvaŝlingve)
  • Асамлăх ҫӗр-шывĕ; (Memorinda Patrio_ĉuvaŝlingve)
  • Экстренный час; (Ekstremhoro_ruslingve)
  • Радио микс; (Radio miksaĵo_ruslingve)
  • Радио библиотека; (Radio biblioteko_ruslingve)
  • Ялти бизнес; (Kamparana enterprenado_ĉuvaŝlingve)
  • Согласие; (Konkordo_ruslingve)
  • Не формат; (Eksterformate_ruslingve)
  • Тăван ен историйĕ; (Historio de la Patrio_ĉuvaŝlingve)
  • Çĕр Сум; (Respekte al tero_ĉuvaŝlingve)
  • Новости. Итоги дня; (Novaĵoj. Tagresumo_ruslingve)
  • Мумук халапĕсем; (Avinaj fabeloj_ĉuvaŝlingve)
  • Каçхи микс. (Vespera miksaĵo_ĉuvaŝlingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]