Nacia Universitato de Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logoo de la Universitato.
Mapo de la Universitata Urbo. Dezajno de Leopoldo Rother kaj Erich Lange, 1937.

La Nacia Universitato de Kolombio aŭ en hispana Universidad Nacional de Colombia (UNAL) estas publika universitato aŭtonoma de Kolombio.[1] Ĝi stariĝis per leĝo en 1867 fare de la Kongreso de Kolombio.[2] Ties influo, grando kaj kapablo priserĉada konvertigis ĝin en la universitato plej granda kaj plej grava de la lando. La universitato estas la dua kun plej granda studenta loĝantaro post la Universidad Nacional Abierta y a Distancia[3][4] krom havi la plej prestiĝan akademion de Kolombio laŭ la QS World University Rankings.

Ties ĉefa sidejo estas situanta en la urbo Bogoto kaj havas sidejojn en Medellín, Manizales, Palmira, kaj kromajn sidejojn sedes de presencia nacional en Arauca, Leticia, Tumaco kaj Sankta Andreo. Ties studenta loĝantaro ascendas al 49 890 studentoj, el kiuj 41 340 estas nelicenciigitaj kaj 8 550 postlicenciigitaj,[5] kaj tiele ĝi estas la kolombia altlernejaro kun plej granda nombro de studentoj.[6] La Universidad Nacional enhavas totalon de 2916 profesoroj, el kiuj la 37% estas doktoriĝintaj, la resto en diversaj rangoj.[5] Ĝi havas la plej altan procentaĵon de priserĉado realigita en Kolombio.[7]

La universitato havas 94 programojn de antaŭgrado, 97 specializaĵojn, 38 medicinajn kaj dentokuracajn specializaĵojn, 148 de magistreco kaj 54 de doktoriĝo distribuitaj en siaj 8 sidejoj.[5] Estas membro de la Asociación Colombiana de Universidades (ASCUN),[8] la Asociación Universitaria Iberoamericana de Postgrado (AUIP)[9] kaj de la reto iberamerika de universitatoj Universia.[10] La 9a de aprilo de 2010 la Consejo Nacional de Acreditación (CNA, certiga nacia konsilio), de la Ministerio de Eduko, donis al la Nacia Universitato la Institucian Kreditigilon por 10 jaroj, en ĉuij ties sidejoj, kaj tiele estante kun la Universitato de Antiokio la ununuraj kiuj akiris tiun agnoskon.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. url=http://www.legal.unal.edu.co/sisjurun/normas/Norma1.jsp?i=35137 Acuerdo 011 de 2005, 12an de marto de 2005, alirita la 9an de junio de 2013, Consejo Superior Universitario.
  2. Congreso de la República, Leĝo 66 de 1867, http://www.legal.unal.edu.co/sisjurun/normas/Norma1.jsp?i=34584 16a de decembro de 1867.
  3. http://camara.ccb.org.co/documentos/879_2005_12_12_16_21_51_obs_social18.pdf Educación superior en Bogotá y Colombia, paĝo 8, 2005, alirita la 8an de junio de 2013
  4. http://www.topuniversities.com/universities/universidad-nacional-de-colombia/undergrad Universidad Nacional de Colombia, QS World University Rankings, alirita la 11an de novembro de 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 Indicadores basicos de la Universidad Nacional, año 2012, Oficina Nacional de Planeación, Bogotá ISSN 0123-8566 http://www.onp.unal.edu.co/ADMON_ONP/ADJUNTOS/20130827_164623_IndbasUN2012.pdf alirita la 25an de oktobro de 2013.
  6. http://www.guiaacademica.com/educacion/personas/cms/colombia/pregrados/2010/ARTICULO-WEB-EEE_PAG-8077743.aspx Las 10 Universidades con mayor número de graduados, Guiaacademica.com, alirita la 22an de novembro de 2013.
  7. http://investigacion.universia.net/html_inv/sir-iberoamericano/index/params/region/Latin_America/country/COL/rankIndicator/output.html Ranking Iberoamericano SIR Colombia, alirita la 8an de junio de 2013, Universia.
  8. Universidades Asociadas http://www.ascun.org.co/universidades-asociadas ASCUN alirita la 9an de junio de 2013.
  9. Relación de Instituciones Asociadas a la AUIP por países COLOMBIA http://www.auip.org/index.php/es/instituciones-asociadas/374-colombia AUIP alirita la 9an de junio de 2013.
  10. UNIVERSIDADES SOCIAS > Universidades de Colombia http://www.universia.net/universidades-socias/universidades-de-colombia/ Universia, alirita la 9an de junio de 2013.
  11. http://www.agenciadenoticias.unal.edu.co/nc/detalle/article/un-unica-con-acreditacion-institucional-por-10-anos/ UN, única con acreditación institucional por 10 años, alirita la 21an de junio 2010, Agencia de noticias UN, 15an de aprilo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]