Nacia parko Arikok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia parko Arikok
nacia parko [+]

Koordinatoj12° 29′ 56″ N, 69° 55′ 36″ U (mapo)12.4988-69.92654Koordinatoj: 12° 29′ 56″ N, 69° 55′ 36″ U (mapo)
Areo34 km² (3 400 ha) [+]

Nacia parko Arikok (Arubo)
Nacia parko Arikok (Arubo)
DEC
Nacia parko Arikok
Nacia parko Arikok
Map
Nacia parko Arikok
Vikimedia Komunejo:  Arikok National Park, Aruba [+]
vdr

La Nacia parko Arikok (papiamente Parke Nacional Arikok) estas naturprotekto-areo sur la insulo Aruba.

La nacia parko estas oficiale inaŭgurita de la registaro en la jaro 2000, kvankam la planoj jam ekzistis ekde la 1960-aj jaroj. En 2003 ĝi fariĝis fondaĵo kaj ricevis 7,1 milionoj da eŭroj el la eŭropa disvolviĝofonduso por konstrui la infrastrukturon.[1] La celo estas konservado, prizorgado kaj protektado de la aruba flaŭro, faŭno kaj kulturo kaj la konservo de la kulturaj simboloj en la parko.[2]

La parko kovras 18 procentojn de la insulo, kun 34 km² naturareo kaj situas je la nordorienta flanko de Arubo. La plej gravaj partoj de la parko estas la aspraj montetoj formitaj per vulkana malfluidiĝinta lafo, la batolitaj kvarco-dioritaj kaj tonalitaj rokoj kaj la kalkŝtonrokoj formitaj per ŝtoniĝinta koralo. La plej grandaj montetoj de la insulo estas parto de la parko, la Arikokholmo estas 176 metroj alta kaj la Jamanotaholmo 188 metroj. Ankaŭ troviĝas diversaj golfetoj (Bocas) ĉe la aspra norda marbordo. La Boca Prins kaj la Dos Playa estas la plej konataj, kaj situas meze de blankaj strandoj kaj blankaj sablodunoj.

En la parko troviĝas malnovaj plantejodometoj (cas di Kunuku), antaŭe en posedo de la malmultaj terkultivistoj de la insulo. La terkultivistoj sciis kiel prilabori la grundon en tiu senfrukta medio kaj uzis la naturajn materialojn el la ĉirkaŭaĵo kiel eble plej optimuma. Ankaŭ iliaj domoj konstruiĝis per tiaj materialoj kaj nomiĝas cas di torto (tortodomo). Du el tiuj domoj estas restaŭritaj. Surbaze de mapo el 1827 oni supozas ke la nederlandano Arie Kok havis etan plantejon kaj loĝis en tia Kunuku-domo. Li per tio ankaŭ estus la nomdonanto de la hodiaŭa parko.[3]. En la parko ankaŭ troviĝas la plej malnovaj indianosignoj en diversaj grotoj, kiel la Fonteingrot (Fontangroto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle-History of the park Parke Nacional Arikok Aruba
  2. angle-Conservation Parke Nacional Arikok Aruba
  3. angle-Espliko pri la nomo Arikok je Facebook

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]