Najoua Belyzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Najoua Belyzel
Najoua Belyzel
Najoua Belyzel
Bazaj informoj
Naskonomo Najoua Mazouri
Naskiĝo 15-an de decembro 1981 (1981-12-15) (42-jaraĝa)
en Nancio
Ĝenroj Pop-muziko, rok-muziko, Elektronika muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 2005—nuntempo
Eldoninto Scorpio Music/Sony BMG
Retejo www.najouabelyzel.com
Persona informo
Naskonomo Najoua Mazouri
Aliaj nomoj Najoua Belyzel
Lingvoj arabaBerbera lingvaro
Ŝtataneco FrancioMaroko
Alma mater Universitato de LorenoNancy-Universitato
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.najouabelyzel.com/
vdr

Najoua BELYZEL [naĵŭa belizel] (realnome: Najoua MAZOURI) (naskiĝis la  15-an de decembro 1981(nun 1981-12-15) (42‑jara) en Nancy) estas franca kantistino el maroka-egipta deveno, kiu kantas elektrajn kaj pop-rokajn kanzonojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Najoua unue studas juron en fakultato de Nancy, kaj poste foriras al Parizo por tie ekkanti. Ŝi gajnas en kantisto-selektado organizita por registri titolon "Tourne-Toi" de la bando Benoît.

Ŝi poste renkontas verkiston-komponiston Christophe Casanave, jam konatan pro lia laboro kun Steeve Estatof kaj Marc Lavoine. Ŝi poste laboros kun li pri kanzono "Stella" de Steeve Estatof.

El tiu renkontiĝo naskiĝas "Gabriel", la unua unuopa disko de Najoua, kiu eliras en 2005. Tiu kanzono parolas pri pasio kaj ambigua amo kie vireco kaj ineco daŭre kuniras senespere, serĉante la Alian, duon-anĝelon duon-demonon. Dank'al la sukceso de tiu pop-elektra titolo plena de mistikismo, ŝi pretigas sian unuan albumon "Entre Deux Mondes - En Equilibre", kiu eliris en majo 2006. Kelkaj recenzistoj vidas ŝin kiel novan gejan ikonon kaj komparas ŝian aŭtentan talenton kun tiu de Mylène Farmer.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006: "Entre Deux Mondes - En Equilibre"

(Liriko: N. Mazouri/Ch. Casanave - Muziko: Ch. Casanave)

Je ferme les yeux (Mi fermas la okulojn)
Celui qu'il me faut (Tiu, kiun mi bezonas)
Bons baisers de Paris (Bonajn kisojn el Parizo)
Comme toi (Kiel vi)
L'écho du bonheur (Eĥo de l'feliĉo)
Gabriel
Stella
Des maux mal soignés (Malbone flegitaj vundoj)
Rentrez aux USA (Reiru al Usono)
Mon sang le tien (Mia sango, via)
Docteur Gel (Doktoro Gel)
La berceuse (Lulkanto)
  • 2009: "Au Féminin"

(Liriko: N. Mazouri/Ch. Casanave - Muziko: Ch. Casanave)

La bienvenue (Bonvena)
Ma vie n'est pas la tienne (Mia vivo ne estas via)
La trêve de l'amour (Acte 1) (La paŭzo de amo (Akto 1))
Ma Sainte-Nitouche (Mia Sankta-Netuŝulino)
Quand revient l'été (Kiam revenas la somero)
Jérémie
Née de l'amour (Acte 2) (Naskita de amo (Akto 2))
M (hey, hey, hey)
Denis
Combien de fois (Kiom da fojoj)
Viola (duope kun Marc Lavoine)
Quand revient l'été (Intermezzo) (Kiam revenas la somero (Intermezo))
L'âme exilée (Ekzilita animo)
Au féminin (Ine)
Fille d'orient ou d'occident (Orienta aŭ okcidenta knabino)
Tout va bien (Ĉio iras bone)
Ekstraj titoloj:
Viola
Combien de fois (Acoustique) (Kiom da fojoj (Instrumenta))
Viens, viens (Venu, venu)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: "Stella" por Steeve Estatof
  • 2005: "Gabriel"
  • 2006: "Je ferme les yeux"
  • 2006: "Comme toi"
  • 2007: "Quand revient l'été"
  • 2009: "La Bienvenue"
  • 2009: "M"

Muzikvideoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009: "La Bienvenue"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]