Nakamura Kijoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nakamura Kiĵoo)
D-ro Nakamura Kijoo
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1855
en Hagi, Choshu(nun Jamaguĉi)
Morto 3-an de januaro 1930
en Tokio, Japanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco japano
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto verkoj pri meteologio kaj tertremo
Aliaj aktivaĵoj prez. de JEI
Esperantistiĝis en 1907
vdr

NAKAMURA Kijoo (中村精男 [nakamura kijo-o];Hepburn-Transskribo: Nakamura Kiyoo ; naskiĝis la 19-an de aprilo 1855 mortis la 3-an de januaro 1930 ), estis meteologisto, la 3-a direktoro de Japana Centra Meteologia Observatorio (nun Japana Meteologia Agentejo) kaj la unua prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.

Li naskiĝis en Ĉoŝu (nun Jamaguĉi). Li lernis en Ŝoka sonĵuku en sia juneco. Li laboris en la sekcio pri geometro de la Ministerio pri Internaj Aferoj. En 1893 li iĝis doktoro pri scienco. Li verkis kelkajn artikolojn en Esperanto pri meteologiaj fenomenoj kaj pri tertremoj. Post lia morto oni eldonis en 1932 kolekton de liaj esperantlingvaj artikoloj.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

NAKAMURA Kijoo, japano, d-ro de scienco, dir. de Japana Centra Meteorologia Observatorio, Kolegio por Fiziko, kaj aliaj sciencaj institucioj. Membro de J. Imperia Akademio. Nask. 19 apr. 1855 en Hagi, Yamaguti-ken, mortis 3 jan. 1930 en Tôkyô. En 1907 E-istiĝis sur ŝipo al Francujo. Vicpcez. de JEA. Ĉefdir. de JEI ĝis la morto. En komencaj jaroj multe subtenis la movadon morale kaj materie. Multaj originalaj sciencaj artikoloj en E kaj lit. tradukaĵoj: Verkoj de d-ro Naikamura, 1932.