Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (originale anglalingve, A Stainless Steel Rat is Born) estas sciencfikcia romano de Harry Harrison. En ĝi junulo de provinca planedo ekcelas krimulan karieron, ĉar sur lia planedo ne ekzistas io alia interesa. Por interkompreniĝi sur aliaj planedoj li lernas Esperanton dum sia unua kosma vojaĝo.

La romano aperis en Esperanto en 1996 ĉe eldonejo "Sezonoj" en Jekaterinburg sub la titolo Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato. La traduko estis farita de internacia grupo retpoŝte kunlaboranta.

Eksteraj ligiloj