Naxalitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La naksalita (ankaŭ 'naxalita') movado estas Barata (Hinda) komunisma revolucia movado kiu naskiĝis en la sesdekaj jaroj. Ĝi ricevas sian nomon de la eta vilaĝo nomata Naxalbari, en Okcidenta Bengalo, kie en 1967 maldekstra fakcio de la Barata Komunisma Partio provis komencigi kamparanan ribelon. Temis pri Maoisma fakcio gvidata de Charu Majumdar kaj Kanu Sanyal, kiuj volis ke la Barataj kamparanoj sekvu la ekzemplon de la Ĉina revoluciulo kaj elĵetu la superajn sociajn klasojn el la povo.

En la sama jaro, la "Naksalitoj" kreis la Tut-Hindan koordinigan komitaton de komunismaj revoluciuloj kaj eliris el la oficiala komunisma partio, ne kunsentante kun ĝiaj Stalinismaj pozicioj kaj kun la fakto ke ĝi partoprenis en la elektoj. Ili opiniis ke la tempo por revolucio estis matura. En la postaj jaroj, ili organizis ribelojn tra Barato. En 1972, Majumdar mortis post ke la polico torturis lin, kaj la naksalita movado dividiĝis en multaj malsamaj branĉoj, el kiuj kelkaj partoprenas en la elektoj kaj kelkaj ankoraŭ uzas kontraŭleĝajn metodojn kaj batalas gerilon.