Neŭro-lingvistika programado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio kaj esenco de NLP

Neŭrolingvistika programado (laŭvorta traduko el la anglalingva nomo neuro-linguistic programming, ofte mallongigita NLP) estas aro da modeloj, principoj kaj kredoj, kiuj celas priskribi la rilatojn de la homaj menso kaj lingvo. Antaŭ ĉio ĝi tamen estas aro da teknikoj, kiuj, laŭ la adeptoj de la praktiko, kapablas ŝanĝi la homan konduton kaj solvi mensajn kaj korpajn problemojn kaj tiel evoluigi la personecon. Ĝi estis kaj estas uzata en tiel diversaj kampoj kiel vendado, komunikado, edukado, trejnado, sporto, komerca administrado kaj homaj rilatoj.

La komencaj evoluigantoj de NLP ĉirkaŭ la jaro 1973 estis Richard Bandler, studento, kaj John Grinder, profesoro de lingvoscienco, kune kun Gregory Bateson, socisciencisto. La naskiĝon de NLP evidente influis ĝeneralaj ideoj de la Nova Epoko kaj kredo pri senlima latenta evolupovo de la homo. La nomo "neŭrolingvistika programado" estis kunmetita por komprenigi kombinon de esploroj pri la menso kaj nervoj (neŭro-), la lingvo (lingvistika) kaj la sistema organizado de homaj perceptado kaj pensado (programado), celante ŝanĝi la subjektivan komprenon pri la reala mondo kaj la homan konduton. -- Hipnota terapio estas proksima al NLP.

Ekzemple, en ekzercoj de NLP, oni povas ŝanĝi la distancon, koloron, grandon kaj nuancojn de objekto. Personon timigan (ekzemple la estron de la trejnato) oni povas imagi eta, pala kaj forpelita al anguleto. NLP pretendas, ke ripetante ĉi tiajn imago-ekzercojn eblas ŝanĝi la mensajn bildojn tiel, ke ŝanĝiĝos ankaŭ la efektivaj konduto kaj rilatado okaze de reala renkonto.

En la mondo estas vasta reto de organizaĵoj trejnantaj pri NLP kaj de praktikantoj de la tekniko.

Multaj sciencaj artikoloj kritikas neŭrolingvistikan programadon: ĝi estas priskribata kiel nepruvita kaj grandparte neefika. Skeptikuloj nomis ĝin amasvendata, pseŭdoscienca "psikosensencaĵo".

Demandoj kaj respondoj pri NLP

La ĉi-suba teksto estas esence traduko, iom mallongigigita, el anglalingva listo de respondoj al oftaj demandoj ("FAQ") pri NLP. La fonto (* vidu sube la liston de eksteraj ligoj) evidente ne sintenas negative al NLP.

Demando. Kio estas NLP?

Respondo. NLP (neŭrolingvistika programado) estas konstante evoluanta aro da modeloj, antaŭsupozoj, strukturoj, teknikoj, kaj observo-bazitaj teorioj, kiuj rezultas el studo pri la strukturo de subjektivaj sperto, konduto kaj komunikado. Preter kompreno, NLP provas rapide kaj ekologie ebligi kuracan kaj produktivan ŝanĝon.

Ĉu NLP vere funkcias? Ĉu ĝi estis science konfirmita?

Estas malfacile pruvi, ke io ne sukcesas aŭ ne ekzistas; ekz. fumado ankoraŭ ne estas "science pruvita" kiel kaŭzanta kanceron. Multegaj rakontoj montras ke NLP funkcias. Malmultaj studoj estas faritaj pri apartaj flankoj de NLP, kaj la studoj donis diversajn rezultojn.

Ĉu NLP estas nur hipnoto?

Ne. NLP ne estas nur hipnoto. Milton Erickson (usona psikiatro kies specialaĵo estis hipnoto) forte influis la NLP-fondintojn, sed NLP ankaŭ inkluzivas flankojn de multaj aliaj fakoj.

Ĉu NLP povas esti mem uzata, sur sin mem?

Jes. Multaj homoj uzas NLP-n kiel formon de sinevoluigo.

Kiuj estas la antaŭsupozoj, la elirpunktoj de NLP?

Jen kelkaj tiaj:
  1. Neniu eraras aŭ paneas. Homoj agas perfekte por plenumi tion kion ili estas plenumantaj.
  2. Homoj jam havas ĉiujn rimedojn kiujn ili bezonas.
  3. Ĉiu konduto havas pozitivan intencon.
  4. Ĉiu konduto estas utila en iu situacio.
  5. La signifo de komunikaĵo troviĝas en la reago kiun ĝi estigas.
  6. Se vi ne estigas la reagon, kiun vi volas, agu iel malsame.
  7. Ne ekzistas malsukceso. Vi nur ricevas respondojn.
  8. En iu ajn sistemo, la elemento plej adaptiĝema havas la plej grandan influon.
  9. Mapo ne estas la teritorio.
  10. Se iu kapablas fari ĝin, ĉiu povas ĝin lerni.

Eksteraj ligoj (en esperanto)

du-paĝa recenzo pri "Scienco kaj Sano" de Alfred Korzybski

artikolo pri ĜeneralSemantiko de Alfred Korzybski

Eksteraj ligoj (en la angla)

greke(*) La FAQ ĉi-supre resumita.

Vidu ankaŭ