Neal Hefti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neal HEFTI (naskiĝis je la 29-a de oktobro, 1922 en Hastings en Nebrasko) estas usona ĵaza muzikisto (trumpetisto, komponisto, kaj aranĝisto).

Hefti komencis aranĝi profesie en siaj dekkelkaj jaroj, kiam li verkis aranĝaĵojn por Nat Towles. Li fariĝis konata komponisto kaj aranĝisto ludante trumpeton por Woody Herman. Dum li laboris por Herman, li provizis novajn aranĝaĵojn por "Woodchopper's Ball" kaj "Blowin' Up a Storm" kaj komponis "The Good Earth" kaj "Wild Root." Forlasinte la bandon de Herman en 1946, Hefti koncentriĝis pri aranĝado kaj komponado, kvankam li kelkfoje gvidis siajn proprajn bandojn. Hefti estas speciale konata pro siaj aranĝaĵoj por Count Basie. En la 1960-aj jaroj kaj poste li komponis kaj aranĝis ĉefe por filmoj kaj televido. Lia plej konata kontribuo por tiuj ĉi komunikiloj estas verŝajne la temo de la serio Batman.

Ŝablono:Muzikiststumpo