Necivitanoj de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Flag of Non-citizens (Latvia).svg
Neoficia flago de la latviaj necivitanoj

Necivitanoj (latve: nepilsoņi) estas grupo de homoj (nuntempe proksimume 301 mil[1][2], komence proksimume 700 mil), kiuj ĉefe loĝas en Latvio kaj ekde 1991 (aŭ ekde naskiĝo) ne havas civitanecon de iu ajn ŝtato, sed havas specifan statuson en Latvio. De jure, ilian statuson difinas la leĝo de la Latva Respubliko[3] akceptita je la 12-a de aprilo 1995 "Pri la statuso de eksaj sovetuniaj civitanoj, ne havantaj la civitanecon de Latvio aŭ de iu ajn alia ŝtato". Do, laŭ la difino de tiu leĝo, la necivitano estas persono, kiu ne havas nek havis civitanecon de iu ajn ŝtato krom Sovetunio kaj plenumas almenaŭ unu el la sekvaj kondiĉoj:

  • je la 1-a de julio 1992 li/ŝi estis registrita (t.e. havis registritan loĝlokon) en Latvio;
  • lia/ŝia lasta registrita loĝloko je tiu dato estis en Latvio;
  • la korta decido konfirmas ke antaŭ la 1-a de julio 1992 li/ŝi senĉese loĝis en Latvio dum almenaŭ 10 jaroj.

La infanoj de necivitanoj ankaŭ fariĝas necivitanoj, se ili ne akiris iun ajn civitanecon. La plejmulto de la nunaj necivitanoj naskiĝis en nuntempa Latvio[4].

Fontoj

  1. Число лиц с латвийской государственной принадлежностью за границей (01.01.2013)latve
  2. Распределение населения ЛР по государственной принадлежности на 01.01.2013.latve
  3. Закон «О статусе граждан бывшего СССР, не имеющих гражданства Латвии или иного государства»latve angle
  4. V. Buzejev Necivitanoj de Latvio — Rigo, 2007, p. 12-13 ruse