Nigruleto de paŝtejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Negruleto de paŝtejo)

Nigruleto de paŝtejo (portugallingve Negrinho do pastoreio) estas mito tre populara en suda regiono de Brazilo.

Laŭ folklora tradicio, li estis knabo, nigra sklavo, kies baptopatrino estis Sankta Maria. Lia posedanto estis tre kruela homo, kiu amis pli siajn ĉevalojn ol siajn sklavojn. Foje, beja virĉevalo fuĝis el la bieno, kaj la sinjoro ordonis al negruleto trovi ĝin. Dum multaj tagoj kaj noktoj li provis trovi la virĉevalon, sed ne sukcesis. Li revenis al bieno kaj sinjoro vipis lin ĝis kuri sangon de lia dorso, poste, la sinjoro enterigis lin en ejo de viandmanĝantaj formikoj. Nokte, la homoj de la bieno vidis grandan lumon kaj aŭdis laŭtan muzikon, ili ellitigis kaj vidis Marian apogante la negruleton super la formikejo.

Oni diras ke hodiaŭ la nigruleto helpas ĉiujn kiuj perdas ion.Ĝia festo estas ĉiu la 14-an de majo, prenante fortan sindonemon por rekuperi perditajn kaŭzojn.