Nekrologo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nekrologo (greke: νεκρολογία, nekrolojía, el νεκρός , nekrós "la mortinta" kaj λόγος, lógos, "la vorto", "la parolado"), estas mallonga biografio, valorigo de la vivoverko, priskribo de la meritoj de antaŭnelonge mortinto. Nekrologoj de famuloj aperas plej ofte ĵurnale kaj gazete, kelkefoje ankaŭ filme.

Antikva epoko

De Dionysios el Halikarnassos kaj Menander Rhetor oni scias teoriajn regulojn pri nekrologoj el la antikva epoko. Nekrologoj, kiel kortumoparoladoj estis grava rimedo de antikva politiko. Tiel, ekzemple Julio Cezaro komencis sian politikan karieron per publika nekrologo por mortinta parencino sur la forumo Romanum.

El la epoko de Lutero

Dum la epoko de Marteno Lutero ĝis la barokepoko nekrologoj estis nepraj partoj de la entombigoj de nobeloj kaj burĝoj. Tre fama estas la lutera nekrologo el la jaro 1525 por la princo-elektisto Frederiko la saĝa de Saksio. La imperigrafino Sophie Eleonore zu Stolberg-Stolberg (1669-1745) kolektis ĉirkaŭ 40.000 nekrologojn. Ankaŭ Philipp Jacob Spener, evangelia teologisto (16351705) estis fama pro sia neologaro.