Nepas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nepas (Soria))
Nepas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42218
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 2° 24′ U (mapo)41.526388888889-2.3997222222222Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 040 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nepas (Provinco Sorio)
Nepas (Provinco Sorio)
DEC
Nepas
Nepas
Situo de Nepas
Nepas (Hispanio)
Nepas (Hispanio)
DEC
Nepas
Nepas
Situo de Nepas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nepas [+]
vdr

Nepas [NEpas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Nepas en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 51 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 230 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 41 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de keltiberoj kaj de romianoj. La areo post konkero fare de kristanoj apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Nepas apartenis al Sexmo de la Sierra de la Comunidad de Villa y Tierra de Almazán, kiu poste iĝis Markizlando. Fine de la 12-a aŭ komence de la 13-a jarcentoj oni konstruis la romanikan preĝejon.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]