Neris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neris
la rivero Neris en Vilno
la rivero Neris en Vilno
la rivero Neris en Vilno
rivero • translandlima rivero
Bazaj informoj
Situo en Belarusio kaj Litovio
Longeco 510 km
Fluo
Fonto Belarusio
Enfluejo en Kaŭno en la riveron Nemunas
Geografio
Trairataj urboj Vilno, Jonava, Kaŭno
Map
vdr

La rivero Neris (litove nuntempe Neris, historie ankaŭ Vilija, pole Wilia, belaruse Вілія, ĵemajtie Vilėjė) estas rivero en Belarusio kaj Litovio. Ĝi fontas en la pleja nordo de Belarusio, trafluas la litovan ĉefurbon Vilno kaj la urbon Jonava, kaj fine en Kaŭno enfluas la pli grandan riveron Nemunas.

kunfluejo de Nemunas (maldekstre) kaj Neris (dekstre) en Kaŭno

Sur la teritorio de Belarusio la rivero estas larĝigita per akvobaraĵo apud Wilejka. Ene de la urba teritorio de Vilno la rivero estas iom betone enkadrigita, sed krom tio fluas sian naturan vojon inter riverobordoj ekologie netuŝitaj. En la loko Kernavė la rivero pasas la ruinojn de la antikva frumezepoka ĉefurbo de Litovio, kiuj nun estas monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Alfluaj riveroj estas Vilnia, Šventoji, Lokys, Lietava, Žeimena, Vokė, Musė kaj Ašmena.

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la regiona parko "Neris" en la litova kaj angla