Nicolas Revel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Revel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1966 (1966-05-26) (57-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoNacia Lernejo pri Administrado vd
Familio
Patro Jean-François Revel vd
Patrino Claude Sarraute vd
Gefratoj Matthieu RicardÈve Ricard vd
Profesio
Okupo oficisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolas REVEL (naskiĝis la  26-an de majo 1966(nun 1966-05-26) en Parizo, Francio), estas franca supra ŝtatoficisto kaj ĉefkabinetulo de la ĉefministro de Francio Jean Castex de la 3-a de julio 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nicolas Revel estas la filo de la filozofo, aŭtoro, ĵurnalisto kaj akademiano Jean-François Revel kaj de la ĵurnalisto Claude Sarraute. Li estas la duon-frato de la bikŝuo Matthieu Ricard.

Nicolas Revel diplomiĝis ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo en 1988. Li ankaŭ estis lermanto en la Nacia Lernejo pri Administrado inter 1991 kaj 1993. Li poste enoficiĝis en la Revizora Kortumo. En 2000, li estis nomumita teknika konsilisto de la agrikultura ministro Jean Glavany.
Post sia venko en la municipaj balotoj de Parizo en 2003, Bertrand Delanoë elektis lin kiel adjunkta estro de kabineto, kaj kabinetestro en 2008. En 2010 li estis plirangigita kiel estra konsilisto ĉe la Revizora Kortumo.
La 15-an de majo 2012, li estis nomumita ĝenerala sekretario de prezidenteco de la respubliko, kune kun Emmanuel Macron, de la nova prezidento François Hollande. Li forlasas ĉi-tiun postenon por iĝi ĝenerala direktoro de la Nacia Kaso de Malsaneca Asukero la 12-an de novembro 2014.
En 2020, li estis nomunita ĉefkabinetulo de la ĉefministro Jean Castex.