Nicolas Soulabail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nicolas Soulabail
Persona informo
Aliaj nomoj InkOj
Nacieco Franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo artisto
vdr

Nicolas SOULABAİL estas franca artisto alinome InkOj. Li kreas freskojn, grafismojn. Li estas ankaŭ scenografisto.

Tiel li kovris murojn en kafejoj, restoracioj, entreprenoj. Li kutimas ankaŭ desegni sur trotuaroj.

Rilato al esperanto[redakti | redakti fonton]

De 2003 li uzas artistonomon InkOj, do vorton en Esperanto.[1] Li klarigas ke li elektis tiun artistonomon por permesi al si imagi ĉion eblan. Li diras: "Esperanto estas la universala lingvo, kiel arto estas universala."[2]

Studenta periodo[redakti | redakti fonton]

Li lernis pri belartoj en Lorient inter 1996 kaj 1999.

De 1999 ĝis 2001 li estis studento pri interna arkitekturo en liceo Laplace en Caen.

Poste (2001-2003) li diplomiĝis ĉe ENSAAMA (france : École Nationale Supérieure des Arts Appliqués et des Métiers d’Art) en Parizo.

Gasto-artisto[redakti | redakti fonton]

En 2010 li estis gasto-artisto pri daŭripova disvolviĝo ĉe altnivela lernejo (vidu en la franca lingvo Collège des Hautes Etudes de Développement durable).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen "inko" estas ankaŭ anagramo de lia eknomo.
  2. 2021-05-09, retejo Paris-Normandie, franclingve: "L’espéranto, c’est la langue universelle, comme l’art est universel."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

france Oficiala retejo