Niels Aagaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Niels Lauritsen AAGAARD (n. en 1612 - m. la 22-an de januaro 1657) estis dana verkisto, teologo kaj poeto. Li verŝajne estis la frato de la poeto Christen Aagaard. Niels estis profesoro en la akademio Sorø, en Danio, kie li cetere oficis kiel bibliotekisto. Li verkis plutajn filozofajn verkojn kaj kritikeseojn, en la latina. Inter ili estis Traktato pri subteraj fajroj, Temoj pri Tacito kaj Observadoj pri Ammianus Marcellinus. Li mortis en 1657, je la aĝo 45.