Nigra suno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nigra Suno, simila al la dezajno ĉe la mozaiko de la kastelo de Wewelsburg.

La nigra suno (germane: die schwarze Sonne), estas naziisma simbolo antikve aliforme uzita de la ĝermanaj popoloj, kiu reprezentis la tagon de la fino de la mondo, la batalon de la dioj kontraŭ la Jötunoj, kaj poste ligita al la okultisma filozofio de la naziismo.[1] En la germana, Schwarze Sonne ankaŭ rilatas al la termino Sonnenrad (en la germana "suna rado"), simbolo de esoterismo kaj de kaŝita signifo, rimarkinda por sia uzo ene de nazia mistikismo.

La nigra suno estas esotera simbolo komponita de du kuncentraj rondoj. La interna rondo posedas la formon de suno disde kiuj formiĝas dek du radioj (kiuj en la klasika koncepto de la suna rado reprezentis la movadon de la suno dumjare). La dek du radioj, tra siaj etendiĝoj, atingas la eksteran rondon, kie siaj anguloj tordiĝas formante samtempe du simbolojn de elstara graveco je nacisocialismo: la svastikon kaj dek du ϟϟ/SS-runojn, t.e. la runoj de la venko, kies duobla reprezento kunformas la SS-emblemon. La nigra suno estas simbolo uzata nuntempe de pluraj novpaganismaj movadoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicholas Goodrick-Clarke (2003), Sol Negro: Aryan Cults, Esoteric Nazism and the Politics of Identity, NYU Press, ISBN 0814731554