Nikolaj Jakovleviĉ Incertov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolaj Jakovleviĉ[mankas fonto] INCERTOV estis rusa sovetiana esperantisto kaj oficisto. Incertov naskiĝis en 1896, kaj estis esperantisto de 1911. Li estis tre aktiva aganto de la Sovetia Esperanto-movado.

Incertov estis membro de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) depost 1922. Li estis kunredaktanto de la periodaĵoj de SEU, membro de Lingva Komisiono de SEU kaj IPELK, kaj prezidanto de Centra oficejo de kontraŭreligiuloj-Esperantistoj. Li tradukis kaj redaktis multajn ateistajn esperantajn eldonaĵojn, kaj verkis instruan ruslingvan broŝuron Kiel devas labori SEU-ĉelo kaj Sendiuloj kaj internacia Esperanto-korespondado, sub pseŭdonimo J. Ninov, 1930.

Fontoj[redakti | redakti fonton]