Nilar Thein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nilar Thein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1972 (1972-03-04) (52-jaraĝa)
en Jangono
Ŝtataneco Birmo
Familio
Edz(in)o Kyaw Min Yu
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Nilar Thein (birme စုစုနွေး, naskiĝis la 4-an de marto 1972 en Jangono) estas demokratia aktivulino en Birmo (laŭ la reganta reĝimo nomata Mjanmao). En 2007 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ŝin kaj du kunagantinojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Amnestio Internacia deklaris ŝin malliberulo de konscienco.