Nina Badrić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nina Badrić
Nina Badrić en septembro 2007
Nina Badrić en septembro 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Nina Badrić
Naskiĝo 4-an de julio 1972 (1972-07-04) (51-jaraĝa)
en Zagrebo
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantisto, kantaŭtoro
Instrumentoj kanta voĉo
Aktivaj jaroj 1995 ĝis nun
Retejo www.ninabadric.com
Persona informo
Naskonomo Nina Badrić
Lingvoj kroata
Loĝloko Zagrebo
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo kantaŭtoromodelo • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.ninabadric.com
vdr

Nina Badrić (prononco [nîna bâdrit͡ɕ]; naskiĝis la  4-an de julio 1972(nun 1972-07-04), do nun 51-jara) estas kroata kantistino kaj kantaŭtoro. Kiel knabino ŝi estis membro de la infana ĥoro Zvjezdice (steletoj), kun kiu ŝi plurfoje turneis tra pluraj eŭropaj ŝtatoj. Soloe ŝi komencis publike kanti komence de la 1990-aj jaroj, profitante de la subita populareco de dancmuziko, sed laŭgrade ŝia repertuaro iĝis pli kaj pli "averaĝe" popmuzika. Krom en Kroatio, ŝi ankaŭ tre popularas en Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Slovenio kaj Turkio.

La artistino reprezentis Kroation en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj
  • Godine nestvarne (produktejo Croatia, 1995)
  • Personality (produktejo Zg Zoe Music, 1997)
  • Unique (Croatia, 1999)
  • Nina (Croatia, 2000)
  • Ljubav (Aquarius, 2003)
  • 07 (Aquarius, 2007)
  • NeBo (Aquarius, 2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]