Wii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nintendo Wii)

Pri la aliaj signifoj de WII rigardu en WII.


Wii
Disvolvo Nintendo
Antaŭita de Nintendo GameCube
Sekvita de Wii U
Regilo Wii Remote
vdr
La Wii

Wii estas videoludilo de Nintendo. La videoludilo estis antaŭe konata de sia projekta kromnomo Revolution, kaj ĝi estas la postsistemo de la Nintendo GameCube. Unu distingaĵo de la videoludilo estas la senkabla forkontrolilo "Wii Remote", kiu povas sensi tridimensie movadon. La videoludilo ankaŭ povas esti konektata al Interreto por ricevi mesaĝojn kaj ĝisdatigojn, dume konsumante malgrande elektron.

La videoludilo povas ludi videoludojn faratajn por la Wii kaj GameCube. Plue, ĝi ankaŭ povas ludi ludojn faritajn por antaŭaj generacioj de videoludiloj. Ludoj de NES, Super NES, Nintendo 64, Genesis kaj TurboGrafx 16 estos haveblaj per elŝuto.

Ĝi ekvendiĝis 19-an de novembro 2006 en Nordameriko, 2-an de decembro 2006 en Japanio, kaj 8-an de decembro 2006 en Eŭropo.

Wii estas pli malmultekosta ol aliaj samgeneraciaj videoludiloj, Sony PlayStation 3 kaj Xbox 360.

Kontroliloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kontrolilo de la videoludilo estas la senkabla Wii Remote, ofte kromnomita "Wiimote". Ĝi formiĝas kiel teleregilo, unike inter videoludilaj kontroliloj. Ĝi kunligas la videoludilon per Bludento. Enhavante akcelindikilon kaj transruĝan sentilon, ĝi povas senti kaj komuniki ĝian movadon, kaj almontradon al la ekrano, respektive.

La videoludilo havas kvar ingojn supraĵe, por konekti Gamecube-kontrolilojn. Oni povas uzi ilin por ludi Gamecube-ludojn, kaj ankaŭ kelkajn Wii-ludojn, ekz. Mario Kart Wii.