Nomokanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la Nomokanono de Sankta Sava, manuskripto, 1262

Nomokanono (en greka Νομοκανών, Nomokanōn; el la greka nomos - leĝo kaj kanon - regulo) estas kolekto de eklezia juro, konsistanta el elementoj kaj el la civila juro kaj el la kanona juro.

Bizancaj nomokanonoj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de tiu tipo troviĝas nur en la orienta juro. La Greka Eklezio havas du ĉefajn nomokanonajn kolektojn.

La unua nomokanono, en la 6a jarcento, estas atribuita, sen absoluta certeco, al Johano Skolastiko, kies kanonojn ĝi uzas kaj kompletigas.

La dua nomokanono datas el la regno de la bizanca imperiestro Heraklio (610–641), je kies epoko la latina estis anstataŭita de la greka kiel oficiala lingvo de la imperiaj leĝoj. Ĝi estis farita per fandado de la Collectio tripartita (nome kolekto de Justiniana imperia juro) kaj de Kanona sintagma (ekleziaj kanonoj). Poste, tiu kolekto estus konata kiel Nomokanono en 14 titoloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]