Norda Dvina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Norda Dvina (ruse Северная Двина) estas rivero en eŭropa parto de Rusio. Ĝi estas - laŭ akvokolekta areo - la plej granda rivero de la eŭropa norda areo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero estiĝis per kunfluo de Suĥona kaj Jug. Ĝi longas 744 km, kun la Suhona 1310 km. Oni nomas la riverparton "Malgranda Norda Dvina" ĝis alfluo de la rivero Viĉegda, la pluan parton Granda Norda Dvina. La rivero trafluas Vologdan kaj Arĥangelskan provincojn kaj alfluas la Blankan maron per riverdelto ĉe la Dvina-golfo.

La rivero trafluas ebenaĵon, tiel ĝi havas malrapidan fluon. La inunda areo ofte larĝiĝas je 10 km, en la riverbedo ekzistas multaj sablejoj. En malgranda parto ĝi trafluas valon, la riverbedo kondukas tra altaj, rokaj riverbordoj, tie ne ekzistas inunda areo. La riverdelto havas la areon de 900 km², kie la riverbedo disbranĉiĝas kaj la fludirekton kaj rapidon influas ŝanĝiĝo de la tajdo.

La rivero frostas en unua duono de novembro, la degelo komenciĝas fine de aprilo kaj komence de majo, dum la printempa glaciflosado estiĝas glacibariloj. La printempa akvonivelo 10 m pli altas la kutiman alton.

La rivero estas ŝipebla sur la tuta vojo. La akvovojo Volgo – Norda Dvino estas ligata tra Suhona inter basenoj de la Balta kaj la Kaspia maroj.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Suĥona – rivero sur la maldekstra flanko, longante 560 km
  • Jug – dekstra alfluanto, ŝipebla nur sur la suba parto
  • Viĉegda – plej granda, dekstraflanka rivero (1130 km)
  • Pinjega – dekstra (656 km)
  • Vaga – maldekstra (533 km)

Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Velikij Ustjug – ĉe kunfluo de Suhona kaj Jug
  • Kotlas – ĉe la supra parto, ĉe alfluo de Viĉegda
  • Arĥangelsko – plej granda urbo de la aro, situas ĉ. 40 km de la mara afluo, ĝi estas grava rivera kaj mara haveno
  • Severodvinsk – sur bordo de la Blanka maro, apud la mara alfluo; mararmea haveno, bazo por nukleaj submarŝipoj