Nordia Flago
Jen la flago antaŭ pluraj jarcentoj proponita por Nordio.
Ĝi kombinas la kolorojn de la flagoj de Danio kaj Svedio - tiam la du ĉefaj partoj de Nordio. Svedio regis Finnlandon, kaj Danio Norvegion kaj la nord-atlantikajn insulojn.
Hodiaŭ kelkaj nordiistoj provis revivigi la ideon pri tut-nordia flago, utiligante la flava-ruĝan flagon dum festotagaj renkontiĝoj.
La flago aspekte identis kun la eksa (1990-oj ĝis 2007) flago de Orkadoj.
Referenco
(dane) Rigens banner – danlingve pri ĉi flago, kun foto de ĝi flagstange uzata